The Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Jeppe sur la Monto
       au la Transformita Kamparano

Author: Ludvig Holberg

Translator: Odd Tangerud

Release Date: November 6, 2008 [EBook #27170]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO ***




Produced by Andrew Sly and Team Esperanto





LUDVIG HOLBERG

JEPPE SUR LA MONTO

aux

LA TRANSFORMITA KAMPARANO

Komedio en kvin aktoj

1722

Tradukis: Odd Tangerud


Roluloj:

  JEPPE sur la Monto
  NILLE, lia edzino
  JAKOB, sxuisto
  Barono NILUS
  Sekretario de la barono
  Cxambristo
  ERIK, lakeo
  Aliaj lakeoj
  Intendanto
  La edzino de la intendanto
  Jugxisto
  MAGNUS




UNUA AKTO


UNUA SCENO


NILLE

Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne trovigxas tia mallaborema acxulo
kiel mia edzo; mi preskaux ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el
la lito per la haroj. Hodiaux tiu acxulo scias, ke estas foirtago,
kaj tamen kusxas dormante tiom longe. Sinjoro Pouxl antaux nelonge
diris al mi: "Nille, vi estas tro severa kontraux via edzo; li estas
kaj devas ja esti mastro de la domo;" sed mi respondis al li: "Ne, mia
bona sinjoro Pouxl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu
jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la
pastro dekonajxon; cxar dum tiu tempo li fordrinkus cxion, kio estas
en la domo. Cxu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta
vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes ecx sin mem, por brando?"
Kaj jen sinjoro Pouxl tute silentis kaj visxis sian busxon. La
intendanto samopinias kun mi kaj diras: "Patrineto, vi nur ne atentu
pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke
vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontrauxe staras en via
lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon
en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne cxiun tagon
tiras vian edzon laux la haroj kaj lin bastonadas al laboro." Jxus mi
tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas
la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la segxo dormante
kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la
skurgxo devis tuj elkrocxigxi, kaj mia bona Jeppe sxmirigxi sur la
dorso, gxis li komplete revekigxis. La sola, kion li timas, estas
"Majstro Erik", (tiel mi nomas la skurgxon).--Hej, Jeppe! cxu vi
bruto ankoraux ne vestis vin? Cxu vi ankorauxfoje sxatus paroli kun
"Majstro Erik"? Hej, Jeppe, envenu!


DUA SCENO


JEPPE

Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la
urbo kiel porko sen pantalono kaj jako.

NILLE

Cxu vi sentauxgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da
pantalonoj, post kiam mi vekis vin cximatene?

JEPPE

Cxu vi formetis "Majstron Erik", Nille?

NILLE

Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi gxin, se vi ne rapidas.
Jen, cxi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, cxi tien! Vi iru al la urbo
por acxeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed auxdu! Se
vi post kvar horoj ne retrovigxos surloke, "Majstro Erik" dancu polan
dancon sur via dorso.

JEPPE

Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille?

NILLE

Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun
vi faru laux plezuro.


TRIA SCENO


JEPPE

(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmangxi, kaj mi, kompatindulo,
devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidajxon nek sekajxon. Cxu
iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke
sxi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilagxoj, ke Jeppe
trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; cxar mi ne ricevis tiom
da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi
ricevas unu tagon de tiu malica virino. Sxi batas min, la intendanto
pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo.
Cxu mi do ne trinku? Cxu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo
donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiajxoj ne
frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaux ne trinkus; sed estas
klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli
forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen
ofte diras al mi, cxar li estas mia bona amiko: La diablo penetru
vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontrauxfrapi, kaj la edzinacxo
mildigxus. Sed mi ne povas kontrauxfrapi pro tri kialoj. Unue cxar mi
ne havas kuragxon. Due pro la damnita "Majstro Erik", kiu pendas
malantaux la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori.
Trie cxar mi, sen lauxdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano,
kiu neniam sercxas vengxon, ecx ne kontraux la diakono, kiu metas sur
min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn
tagojn, ecx se ne estas en li honorsento por doni al mi krucxon da
biero la tutan jaron. Nenio tusxis mian koron pli forte, ol la mokaj
vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; cxar kiam mi rakontis
al li, ke sovagxa tauxro, kiu neniam timis homojn, foje farigxis
timema antaux mi, li respondis: Cxu tion vi ne komprenas, Jeppe? La
tauxro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol gxi mem havas, kaj
tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin
kiel atestantojn, bonuloj! Cxu tiaj vortoj ne enpenetrus gxis la
medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi
neniam deziris morton al mia edzino. Kontrauxe kiam sxi kaptigxis de
flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke sxi vivu; cxar pro tio
ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus
sxin reen, kaj sxi farigxus pli malica ol sxi jam estas. Sed se la
diakono mortus, mi gxojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; cxar li
estas nura gxeno kaj neniel utila por la parohxanaro. Estas malklera
diablo; cxar li kantas false, kaj ecx ne povas muldi respektindan
vaks-kandelon. Sed lia antauxulo Kristofer estis tute alia. Li tone
superis dek du diakonojn en sia tempo, tian vocxon li havis. Iun
fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem auxskultis;
cxar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via
kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? "Majstro Erik" devis tuj
elkrocxigxi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso farigxis tiom
drasxata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj
danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron
al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontrauxstari. Nu, ja, Mons
Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies
edzinoj ne havas iun "Majstron Erik" malantaux la lito. Se plenumus
al mi deziro en cxi mondo, mi dezirus, ke aux mia edzino neniun
brakon havus, aux mi neniun dorson; cxar la busxon sxi uzu kiom
placxas al sxi.--Sed mi devas iri al Jakob sxuisto survoje; li certe
versxos al mi brandon kredite por sxilingo; cxar mi devas havi iom
por refresxigxi. Hej! Jakob sxuisto! cxu vi ellitigxis? Malfermu, Jakob!


KVARA SCENO

(Jakob sxuisto, nur en cxemizo. Jeppe.)


JAKOB

Kiu vizitas tiom diable frue?

JEPPE

Bonan matenon, Jakob sxuisto!

JAKOB

Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaux.

JEPPE

Versxu al mi por sxilingo da brando, Jakob.

JAKOB

Jes, donu la sxilingon.

JEPPE

Vi ricevos gxin morgaux, kiam mi revenos.

JAKOB

Jakob sxuisto ne versxas kredite. Mi scias, ke certe vi havas
sxilingon aux du por pago.

JEPPE

Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn sxilingojn, kiujn mia
edzino donis al mi por acxeti ion en la urbo.

JAKOB

Mi scias, ke certe vi povos marcxandi du sxilingojn de la varoj,
kiujn vi acxetos. Kiu estas via komerco?

JEPPE

Mi acxetu du funtojn da verda sapo.

JAKOB

Ej, cxu vi ne povas diri, ke vi pagis sxilingon aux du pli por la
funto ol vi faros?

JEPPE

Mi timas, ke mia edzino sciigxos pri tio; kaj tiam mi gustumos la
skurgxon.

JAKOB

Babilacxo! Kie sxi sciigxus pri tio? Cxu vi ne povas jxuri, ke vi
pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto.

JEPPE

Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari.

JAKOB

Elmetu vian monon, do.

JEPPE

Jen! sed vi devas redoni al mi sxilingon sxangxe. (Jakob eliras.)

JAKOB

(envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe!

JEPPE

Vi glutis kiel fripono.

JAKOB

Cxu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la
gastoj.

JEPPE

Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon,
Jakob!

JAKOB

Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaux por la dua sxilingo; vi ja ne povas
gxin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi
revenos. Cxar kredu min, mi havas ecx ne unu sxilingon por redoni al
vi sxangxe.

JEPPE

Hontu, kiu faros! Se gxi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu
la stomakon iom plenigxi. Sed se vi ankaux el tiu trinkas, mi nenion
pagos.

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al cxiuj niaj malamikoj! Tio
bonfaris en la stomako. Ahx, Ahx!

JAKOB

Bonan vojagxon, Jeppe!

JEPPE

Dankon, Jakob sxuisto!


KVINA SCENO


JEPPE

(sola; farigxas gaja kaj komencas kanti:)

  "Blanka kokino kaj plurkolora kokino
  kontrauxstaris kokon (k.t.p.) ..."

Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Ahx, se mi kuragxus
trinki por kroma sxilingo! Mi faru! Ne, sxi drasxos min. Se nur eblus
unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas
kvazaux iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi
faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaux staranta en la vojo kun "Majstro
Erik" en la mano. Mi devas turni.--Ahx, se mi kuragxus trinki
ankoraux por unu sxilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras
ne. Kiun mi kontrauxfaru? Cxu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso?
Mi opinias ke jes. Cxu mi frapu la pordon? Hej, Jakob sxuisto,
elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se sxi almenaux nur
frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektigxus, mi diable ne atentus;
sed sxi frapas kiel.... Ahx Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi
faru? Devigu vian naturon, Jeppe! cxu ne estas honto, ke vi kapsaltu
en malfelicxon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu;
mi devas for.--Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por unu nura
sxilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas
foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj
kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj
militas unu kontraux alia: La stomako kaj la kruroj volas al la
trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundacxoj! Vi brutoj!
Vi sentauxguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo.
Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol
konduki mian cxevalon el gxia ejo. Ahx, se mi kuragxus ankoraux
trinki por nura sxilingo! Kiu scias cxu Jakob sxuisto ne kreditos min
por sxilingo aux du, kiam mi humile petas lin?--Hej, Jakob! kroman
glason da brando por du sxilingoj.


SESA SCENO


JAKOB

Jen Jeppe! Cxu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel
brando por du sxilinga monero suficxu? Gxi ja ecx ne pasas sub la
kolo.

JEPPE

Vere, Jakob! Donu por kroma dusxilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe
sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, cxu vole, cxu
nevole.

JAKOB

Jen brando por du sxilingoj, Jeppe, sed unue la monon.

JEPPE

Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo.

JAKOB

Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antauxe pagos, vi
ricevos ecx ne guton. Ni jxuris neniun krediti, ecx ne la intendanton
mem.

JEPPE

(plorante) Cxu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta
homo.

JAKOB

Neniun krediton!

JEPPE

Jen do la du sxilingoj, vi avarulo!--Pagite; kaj nun vi trinku,
Jeppe!--Ahx, bone gxi efikis.

JAKOB

Jes, povas baki kanajlon interne.

JEPPE

La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste farigxos tiom
kuragxa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri "Majstro
Erik"; tiel mi transformigxis de la lasta glaso. Cxu vi konas tiun cxi
kanton, Jakob?

  Kirsten kaj Peder sidis cxe tablo!
      Peteheja!
  Auxdigxis tioma senhonta fablo.
      Polemeja!
  Sturno kantas el gaja sino.
      Peteheja!
  Inferen iru Nille, la acxulino.
      Polemeja!
  Iris mi sur la verda grundo.
      Peteheja!
  Diakono estas fia hundo.
      Polemeja!
  Kantis birdo el sia nesto,
      Peteheja!
  Diakono estas fia besto.
      Polemeja!
  Cxu diru mi nomon de la edzino?
      Peteheja!
  Nomigxas sxi Honto kaj Malhonorino
      Polemeja!

Tiun kanton mi mem faris, Jakob.

JAKOB

Vi? diable ne!

JEPPE

Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaux faris kanton
pri la sxuistoj, kiu iras tiel:

  La sxuisto kun siaj violono kaj bas',
      Filepom! Filepom!

JAKOB

Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj.

JEPPE

Jes, vere. Auxdu, Jakob! versxu por ankoraux unu sxilingo.

JAKOB

Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras sxilingon
por mia domo.

JEPPE

Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar sxilingoj.

JAKOB

Jen bone.

JEPPE

(denove kantas)

  La tero trinkas akvon,
  La maro trinkas sunon,
  La suno trinkas maron,
  cxio en la mondo trinkas.
  Kial do mi ne
  ankaux tiel trinku?

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

_Mir zu!_

JAKOB

Sanon duone!

JEPPE

_Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_
sen envio.[1]

[Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku,
homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...]

JAKOB

Mi auxdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe.

JEPPE

Certe; estas malnovajxo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom
kiam mi estas ebria.

JAKOB

Nu, do vi tiel parolas almenaux unu fojon tage.

JEPPE

Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj cxu mi do ne komprenu
miajn lingvojn?

JAKOB

Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn.

JEPPE

Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi
forfugxis cxe _Wismar_.

JAKOB

Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. "Proksimo helpas multajn
homojn".

JEPPE

Domagxe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed cxu vi ne partoprenis en
la atakcio sur tiu altebenajxo, vi ja mem scias kie?

JAKOB

Aj, kie mi ne cxeestis?

JEPPE

Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias
ke mortfalis samtempe 3000, aux diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled
zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich
jo bange war_[2] cxe tiu batalego.

[Piednoto 2--Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob!
Vi ja povas memori, cxu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...]

JAKOB

Jes ja! Severe estas kontrauxiri la morton. Antaux la malamiko oni
estas ja suficxe pia.

JEPPE

Jes, vere; mi ne scias pro kio; cxar mi kusxis la tutan nokton antaux
la atakcio legante la psalpetron de Davido.

JAKOB

Mirigas min, ke vi, kiu antauxe estis soldato, permesas al via edzino
vin tirani.

JEPPE

Mi! Ke mi nur havus sxin cxi tie, kaj jen vi vidus kiel mi sxin
bastonadus. Ankoraux unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraux restas
al mi ok sxilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos
kredite. (lauxte) Versxu al mi ankaux krucxon da biero!

  In Leipsig var en Mand,
  In Leipsig var en Mand,
  In Leipsig var en Laederen Mand,
  In Leipsig var en Laederen Mand,
  In Leipsig var en Mand,
  Die Mand han nam en Fru,  (K.t.p.)

JAKOB

Sanon, Jeppe!

JEPPE

Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de
cxiuj bonaj amikoj! He... He...j!

JAKOB

Cxu vi ne volas tosti por la intendanto?

JEPPE

Certe jes! Versxu por kromaj kvar sxilingoj. La intendanto estas
estiminda viro. Kiam ni kasxdonas al li taleron, li jxuras je la savo
de sia animo antaux la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman
luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por sxilingo
aux du.

JAKOB

Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi
deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol
bone estas por ili. Mi pli sxatus perdi mian komercon ol tiel
konduti; cxar estas peko.

JEPPE

Hej! ankoraux por sxilingo!

JAKOB

Ne, Jeppe, nun mi ne pli versxas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon.

JEPPE

Kanajlo! Kadavracxo! Besto! Fripono! Hej, He...j!

JAKOB

Adiaux, Jeppe,--felicxan vojagxon!


SEPA SCENO


JEPPE

(sola) Ahx, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas
porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob
hundsvot, skuster![3] Hej, por sxilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo
prenu min cxu ili volas stari. Dankon, Jakob sxuisto! Ankoraux unu.
Auxskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen!
La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! cxu tio estas
brando por sxilingo? Vi mezuras kiel turko.

(Dum li parolas, li falas kaj restas kusxanta.)

[Piednoto 3--Ege insultacxa frazo. Hundsvot: hundinfikilo.
Skuster: sxuistacxo.]


OKA SCENO

(Barono Nilus, la sekretario, la cxambristo, du lakeoj, Jeppe.)


BARONO

Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo
staras.

SEKRETARIO

Jes, vere, Via Mosxto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo cxijare
ne valoros pli ol kvin markojn.

BARONO

Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj.

SEKRETARIO

Mi ne scias kiel estas, Via Mosxto; la farmistoj ja cxiam plendas,
kaj volas havi semgrenon, cxu la jaro estas fekunda aux ne. Kiam ili
ion havas, ili drinkas des pli. Jen logxas trinkejestro en la
najbareco, kiu nomigxas Jakob sxuisto, kaj tiu multe kontribuas fari
la farmistojn malricxaj. Oni diras, ke li sxutas salon en la bieron,
por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas.

BARONO

Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kusxas tie apud la vojo? Estas ja
mortinto. Oni auxdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu,
kio estas.

UNUA LAKEO

Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru,
Jeppe! Ne, li ne vekigxas ecx se ni batus lin aux tirus lin laux la
haroj.

BARONO

Lasu lin kusxi; mi tamen sxatus fari komedion kun li. Vi kutime estas
ricxaj pri ideoj. Cxu vi povus inventi ion por min distri?

SEKRETARIO

Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon cxirkaux lin, aux fortondus
liajn harojn.

CXAMBRISTO

Laux mi estus ankoraux pli amuze sxmiri lian vizagxon per inko kaj
posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus
hejmen en tia stato.

BARONO

Bone, bone. Sed cxu eble Erik elpensus ion ankoraux pli amuzan? Jen,
diru vian opinion, Erik.

ERIK LAKEO

Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kusxigu lin en la plej bonan
liton de Via Mosxto, kaj en la mateno, kiam li vekigxos, ni kondutu
al li, kvazaux li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia
kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la
Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj
kusxigu lin en liaj malnovaj vestajxoj sur tiun saman sterkejon. Se
tia plano lerte efektivigxus, la efiko estus stranga, kaj li imagus,
aux ke li songxis pri tia felicxego, aux ke li vere estis en
Paradizo.

BARONO

Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed
kion fari se li vekigxus sammomente?

ERIK

Mi certas, ke li ne faros, Via Mosxto; cxar tiu sama Jeppe sur la
Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilagxaro.
La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la
raketo ekflamigxis, li tamen ne vekigxis el sia dormo.

BARONO

Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan cxemizon, kaj kusxigu
lin en mian plej bonan liton.




DUA AKTO


UNUA SCENO


JEPPE

(Kusxanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negligxo sur segxo.
Li vekigxas kaj frotas siajn okulojn, rigardas cxirkauxen,
konsternigxas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la
mano ekkaptas orbroditan noktocxapon. Li sxmiras kracxajxon sur la
okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la cxapon kaj rigardadas gxin,
rigardadas sian belan cxemizon, kaj la negligxon, cxion; grimacas
strange. Intertempe ludigxas kvieta muziko, kaj auxdante tion Jeppe
kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li
komencas paroli:)

Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno
veninta? Cxu mi songxas, aux cxu mi estas maldorma? Jes, mi estas
klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie
estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Cxio estas sxangxita, ecx mi
mem. Ej, kio do estas tio cxi? Kio do estas tio cxi?

(Krias mallauxte kaj timeme)

Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la cxielon, Nille!
kaj tio tute senmerite.--Tamen cxu vere estas mi? Aspektas al mi, ke
jes; aspektas ankaux al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu
ankoraux suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi auxdas min
paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, sxajnas al mi, ke estas mi.
Sed se mi rigardas mian cxapon, mian cxemizon, la tutan lukson antaux
miaj okuloj, kaj auxskultas tiun dolcxan muzikon, jen diablo splitu
min cxu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu
kanajlo se estas. Sed cxu eble mi songxas? Tamen sxajnas al mi ke ne.
Mi provos pincxi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi songxas; se
doloras, jen mi ne songxas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe
mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; cxar se mi ne estis
maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi
vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la
Monto; mi ja scias, ke mi estas malricxa farmisto, sklavo, fripono,
kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti
Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur songxo.
Plej bone estas, ke mi paciencu gxis mi vekigxos.

(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankorauxfoje ekploras.)

Ahx! cxu eblas ion tian auxdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas
songxo, ke mi neniam revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi
neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun
kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi
nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi
ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo
Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo
"Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi
eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la
cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis
kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto
kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento
staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super
mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis
kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis
surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo.
Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo
por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj
ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno
kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro
gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite.
Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke
miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por
ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo
antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo?
Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas
nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn
amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja
tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian
avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de
nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj
vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas,
ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas;
mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas
Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas
malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas
Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!

(Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe
staris kasxe por vidi, kiel li kondutas.)


DUA SCENO

(Cxambristo. Erik Lakeo. Jeppe.)


CXAMBRISTO

Mi deziras al Via Mosxto bonan matenon. Jen la negligxo, se Via Mosxto
volas ellitigxi.--Erik, kuru sercxi la mantukon kaj la lavujon.

JEPPE

Ahx, estimata sinjoro cxambristo, mi vere volas ellitigxi; sed mi
petas, ke vi nenion malbonan faru al mi.

CXAMBRISTO

Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro.

JEPPE

Ahx, antaux ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas?

CXAMBRISTO

Sinjoro ne scias, kiu Li estas, cxu?

JEPPE

Hieraux mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaux.... Ahx, mi ne
scias kion diri.

CXAMBRISTO

Estas al ni gxojige, ke Sinjoro hodiaux estas en tiom bona humoro, ke
placxas al Li sxerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Mosxto ploras?

JEPPE

Mi ne estas Via Mosxto. Mi povas jxuri je la savo de mia animo, ke
tio mi ne estas; cxar laux mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils
sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian
edzinon, vi scios; sed ne lasu sxin kunpreni "Majstron Erik".

LAKEO

Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; cxar
Li neniam tiel kutimas sxerci.

JEPPE

Cxu mi maldormas aux ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj
povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi
nomigxas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en
mia vivotempo.

CXAMBRISTO

Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptigxis de malsano.

ERIK

Mi imagas, ke li somnambulas; cxar ofte okazas, ke homoj ellitigxas,
vestas sin, parolas, mangxas kaj trinkas dum dormo.

CXAMBRISTO

Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj
voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Ahx, Via Mosxto, forpelu tiajn
pensojn el via kapo! Via Mosxto ja jxetas timon en la tutan domon.
Cxu Via Mosxto ne konas min?

JEPPE

Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin?

CXAMBRISTO

Ahx, cxu eblas, ke mi auxdu tiajn vortojn el la busxo de Mia Mosxto,
kaj vidi Lin en tia stato? Ahx, nia malfelicxa domo, turmentata de
tia sorcxa magio!--Cxu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraux, kiam
Li rajdis cxase?

JEPPE

Mi neniam estis cxasisto nek sxtelcxasisto; cxar mi scias, ke tio
donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi cxasis leporon sur la
bieno de Sinjoro.

CXAMBRISTO

Ahx, Via Mosxto! Mi ja mem akompanis Lin en la cxaso hieraux.

JEPPE

Hieraux mi sidis cxe Jakob sxuisto kaj trinkis por dek du sxilingoj
da brando; kiel mi do povis fari cxason?

CXAMBRISTO

Ahx, mi insiste petas Vian Mosxton sur miaj genuoj, ke li forlasu
tiajn dirajxojn.--Erik, cxu oni vokis la kuracistojn?

ERIK

Jes! ili tuj venos.

CXAMBRISTO

Ni do metu sur Sinjoron lian negligxon; cxar eble kiam Li venos
eksteren en la liberan aeron, lia stato plibonigxos.--Cxu Sinjoro
bonvole surmetu la negligxon.

JEPPE

Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi placxas, se vi nur ne
mortbatu min; cxar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina
ventro.


TRIA SCENO

(Du kuracistoj. Jeppe. Cxambristo. Erik.)


UNUA KURACISTO

Kun aflikto ni auxdas, ke Sinjoro malbonfartas.

CXAMBRISTO

Ahx ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato.

DUA KURACISTO

Kiel vi fartas, Via Mosxto?

JEPPE

Suficxe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis
de Jakob sxuisto hieraux. Bonvolu doni al mi nur krucxon da biero,
kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj cxiujn
kuracistojn; cxar mi ne bezonas medicinon.

UNUA KURACISTO

Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego.

DUA KURACISTO

Ju pli forta gxi estas, des pli rapide gxi forvaporos. Palpu la
pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4]

[Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel sxajnas al vi, Sinjora Frato?]

UNUA KURACISTO

Mi opinias, ke li bezonas kupumon.

DUA KURACISTO

Mi ne samopinias; cxar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci
alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan songxon, kiu fluigis
la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti
farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime
plej placxas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj mangxajxo,
kiujn Li pleje sxatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere
auxskultas.

(Gaja muziko komencigxas.)

CXAMBRISTO

La sxatmuziko de Sinjoro!

JEPPE

Povas esti. Cxu cxiam estas tia gajeco cxi tie en la bieno?

CXAMBRISTO

Tiom ofte kiom placxas al Sinjoro; cxar Li donas al ni cxiuj
mangxajxon kaj salajron.

JEPPE

Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antauxe faris.

DUA KURACISTO

La malsano kauxzas, Via Mosxto, ke oni forgesas cxion, kion oni
antauxe faris. Mi memoras, ke antaux kelkaj jaroj unu el miaj
najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuzigxis, ke dum du tagoj li
imagis, ke li estas sen kapo.

JEPPE

Mi estus kontenta, se distrikta jugxisto Kristofer spertus la saman.
Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontrauxa; cxar li imagas
sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas
konstati per liaj verdiktoj.

(Ili ridas. Ha, ha, ha!)

DUA KURACISTO

Estas plezuro auxskulti Sinjoron sxerci. Sed por reveni al la
rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al
preterpasantoj, cxu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed felicxe
li resanigxis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando.

JEPPE

Tio li ja povus farigxi, kvankam li ne retrovus sian kapon.

(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!)

UNUA KURACISTO

Cxu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaux dek jaroj
pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da musxoj en sia kapo, kaj
ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, kiom ajn konvinke oni
klarigis al li, gxis sagxa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon
li metis plastron sursxutitan de mortaj musxoj, kiun li post iom da
tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la musxojn. Tiu imagis,
ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel farigxis sana. Mi ankaux
auxdis rakonton pri alia viro, kiu post longedauxra febro farigxis
konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando
subakvigxus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; cxar li volis morti
pro la komuna bono. Li estis sanigita laux jena maniero: Oni sendis
mesagxon al li sxajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en
dangxero de siegxo. Ne estas akvo en la remparaj fosajxoj. Cxu li
volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La
malsanulo gxojigxis, cxar li povis servi al sia patrolando kaj al si
mem samtempe, kaj tiel li liberigxis de sia akvo kaj ankaux de sia malsano.

DUA KURACISTO

Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio.
Nobelo iam envenis gastejon, kaj post mangxo li volis enlitigxi. Li
pendigis sian oran kolcxenon, kiun li kutime portis, sur la muron en
la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la
lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la
nobelo dormis, li sxteliris en la cxambron kaj forprenis 60 erojn el
la cxeno, kaj poste rependigis gxin sur la muron. La gasto ellitigxas
en la mateno, seligas sian cxevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed
kiam li ekligis la cxenon cxirkaux sian kolon, li perceptis ke el gxi
perdigxis la duono de gxia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin
prisxtelis. La gastejestro, kiu sxtelauxskultis ekster la pordo, tuj
alkuras, kaj sxajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Ahx, kia
terura sxangxo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li
diris: Ahx, Sinjoro! Via kapo farigxis duoble pli granda, ol gxi
estis hieraux. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris cxion
en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en
la spegulo, li ekploris, kaj diris: Ahx nun mi konstatas la kauxzon,
pro kiu mia cxeno farigxis tro mallonga. Li surseligxis, kaj volvis
sian mantelon cxirkaux sian kapon por ke neniu vidu gxin survoje. Oni
diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis
liberigxi el tiuj fantaziajxoj, sed kredis, ke la cxeno estis tro
mallonga cxar la kapo farigxis tro dika.

UNUA KURACISTO

Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziajxoj. Mi memoras pri iu, kiu
imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis cxiujn,
kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimigxu.

DUA KURACISTO

_Domine Frater_ certe auxdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al
si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta,
kaj tial kusxigis sin en cxerkon, kaj volis nek mangxi nek trinki.
Liaj amikoj klarigis al li la stultajxon, kaj provis cxiujn rimedojn
por igi lin mangxi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas
kontraux cxiuj reguloj, ke mortintoj mangxu kaj trinku. Fine spertulo
pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis
serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun cxiuj solenajxoj lasi
sin porti al la sama loko, kie kusxas la malsanulo. Tiuj du longe
kusxis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi
al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: cxar li
estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero
per kiu ili mortis, kaj ambaux detalplene rakontis. Poste iuj laux
sekreta interkonsento enportis vespermangxon al la laste "mortinta",
kaj jen tiu elcxerkigxis kaj ekhavis bonegan mangxon, dirante al la
alia: Cxu ne ankaux vi baldaux mangxu? La malsanulo miris, kaj
demandis cxu konvenas al mortulo mangxi, sed ricevis la respondon, ke
se li ne mangxas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis
sin persvadi mangxi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin
vesti, jes, li cxiel imitis la alian, gxis li refarigxis vivanta kaj
prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj
strangegaj fantaziajxoj. Tiel ankaux okazis pri Lia Mosxto, ke Li
imagas sin esti malricxa farmisto. Sed Lia Mosxto devas forpeli tiajn
imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resanigxos.

JEPPE

Sed cxu eblas, ke estas nur fantaziajxoj?

KURACISTO

Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro auxdis, kian efikon fantaziajxoj
povas havi?

JEPPE

Cxu mi do ne estas Jeppe sur la Monto?

KURACISTO

Certe ne!

JEPPE

Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, cxu?

KURACISTO

Neniel; cxar Sinjoro estas vidvo.

JEPPE

Cxu ankaux tio estas fantaziajxo, ke sxi havas skurgxon, kiu nomigxas
"Majstro Erik"?

KURACISTO

Nura fantaziajxo.

JEPPE

Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por acxeti sapon?

KURACISTO

Ne.

JEPPE

Ankaux ne, ke mi fortrinkis la monon cxe Jakob sxuisto?

CXAMBRISTO

Ej! Sinjoro faris ja cxason kune kun ni la tutan hierauxon.

JEPPE

Ecx ne ke mi estas kornulo?

CXAMBRISTO

Aj! Sinjorino ja mortis antaux multaj jaroj.

JEPPE

Ahx, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu
farmisto; cxar mi komprenas, ke songxo kondukis min en tiun konfuzon.
Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn
fantaziajxojn.

CXAMBRISTO

Cxu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la gxardeno, dum ni ion
pretigas por la matenmangxo?

JEPPE

Jes ja; sed devas okazi rapide; cxar mi estas kaj malsata kaj soifa.




TRIA AKTO


UNUA SCENO

(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Cxambristo kaj pluraj
servistoj.)


(Jeppe venas el la gxardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas
pretigita.)

JEPPE

Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta.

CXAMBRISTO

Jes, cxio estas preta, kiam konvenas al Via Mosxto sidigxi.

(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaux lia segxo kaj ridas
pri liaj acxaj manieroj, kiam li per cxiuj kvin fingroj prenas el la
plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj
sxmiras sur la vestojn.)

CXAMBRISTO

Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras?

JEPPE

Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene.

CXAMBRISTO

Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej sxatas trinki. Se gxi ne
placxas al Sinjoro, li tuj ricevos alian.

JEPPE

Gxi estas iom tro seka. Versxu iom da medo en gxin, kaj gxi
plibonigxos; cxar mi multe sxatas la dolcxan.

CXAMBRISTO

Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi.

JEPPE

(trinkas) Gxi estas bona vino. Toksu cxiuj! (cxiun fojon kiam li
trinkas, oni sonorigas trumpetojn.)

JEPPE

Hej, atentu, uloj! Ankoraux glason da kanajlo-sek, vi
komprenas, cxu?--Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la
fingro?

SEKRETARIO

Sinjoro mem donis gxin al mi.

JEPPE

Tion mi ne memoras; redonu gxin; mi certe faris en ebrio. Tiajn
ringojn oni ja ne fordonas.
 Poste mi ekzamenos kiujn aliajn ajxojn vi ricevis. Servistoj ne havu
pli ol mangxajxon kaj salajron. Mi povas jxuri, ke mi ne memoras ke
mi donacis al vi ion aparte; cxar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja
pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne
devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam
mi estas ebria, mi estas preta fordoni ecx mian pantalonon; sed kiam
mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi
spertus la skurgxon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi
refalas en la antauxajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi
estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon!

(Trumpetoj sonorigxas.)

JEPPE

Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke
kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene.
Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas mangxi, ili farigxas
arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaux siaj sinjoroj.--Kioman
salajron ricevas vi?

SEKRETARIO

Sinjoro cxiam donis al mi 200 talerojn jare.

JEPPE

Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200
taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de
mateno gxis vespero kaj povas apenaux.... Jen, nun revenas tiuj
damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino.

(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonorigxas.)

JEPPE

200 talerojn! Estas ja senhauxtigo de sia Sinjoro. Jen, auxskultu,
bonuloj! Kiam mi estos mangxinta, mi intencas pendigi cxiun duan en
la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi prisxerci en monaferoj.

CXAMBRISTO

Ni redonos cxion, kion ni ricevis de Via Mosxto.

JEPPE

Jes, jes "Via Mosxto, Via Mosxto!" Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi
havas suficxe cxitempe. Vi busxe flatas min per via "Via Mosxto",
gxis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem farigxos mosxtoj. La
busxo diras: "Via Mosxto", sed la koro "Via Azeno". Vi ne diras, kion
vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante
Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon
en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo.

[Piednoto 5--Manokisoj. Malpurajxo el la franclingva, "je vous baise
les mains,"--mi kisas viajn manojn.]

(Cxiuj genufalas kaj petas indulgon.)

JEPPE

Ekstaru, uloj! Atendu, gxis mi mangxfinas; poste mi ekzamenos kiel
statas, kaj kiuj meritas pendigon aux ne. Nun mi volas amuzigxi.--Kie
estas mia intendanto?

CXAMBRISTO

Li estas ekstere.

JEPPE

Tuj envenigu lin.


DUA SCENO


INTENDANTO

(en argxentbutonumita frako, kun sabro cxe la talio) Via Mosxto ion
ordonas?

JEPPE

Nenion krom pendigi vin.

INTENDANTO

Mi ja neniun krimon faris, Via Mosxto! kial mi do estu pendigota?

JEPPE

Vi estas intendanto, cxu ne?

INTENDANTO

Jes, mi estas, Via Mosxto.

JEPPE

Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota?

INTENDANTO

Mi ja servis Vian Mosxton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris
en mia posteno, tiel ke Via Mosxto cxiam lauxdis min antaux siaj
aliaj servistoj.

JEPPE

Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro
viaj butonoj el muldita argxento. Kiun salajron vi ricevas jare?

INTENDANTO

Duonan centon da taleroj jare.

JEPPE

(pasxadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu
pendigota.

INTENDANTO

Ne povas ja esti malpli, Via Mosxto, por peniga servo dum tuta jaro.

JEPPE

Gxuste pro tio al la pendigilo, cxar vi ne ricevas pli ol duonan
centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun argxentaj butonoj,
por bordajxoj cxe la manoj, por silka saketo cxe la hararo kaj
ricevas nur duonan centon jare. Cxu vi do ne sxtelas de mi,
kompatindulo? cxar de kie vi alie ricevus tiujn ricxajxojn?

INTENDANTO

(surgenue) Ahx, Via Mosxto! kompatu min pro mia malricxa edzino kaj
pro miaj neplenagxaj infanoj.

JEPPE

Cxu vi havas multajn infanojn?

INTENDANTO

Mi havas sep infanojn en vivo, Via Mosxto.

JEPPE

Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario!

SEKRETARIO

Ahx, Via Mosxto! Mi ja ne estas ekzekutisto.

JEPPE

Kio vi ne estas, vi povos farigxi; vi aspektas cxiaspece kapabla.
Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos.

INTENDANTO

Ahx, Via Mosxto! cxu ne estas pardono?

JEPPE

(denove pasxadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon
da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi
mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi
scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn....
Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziajxoj en mian kapon.
Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel
bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi
senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekajxon, pardonu la
esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj
farigxos junkroj kaj junkroj farigxos intendantoj. Kiam farmisto ion
kasxe donas al vi aux al viaj edzinoj, vi auxdigos al la Sinjoro: La
kompatindulo estas suficxe laborema kaj diligenta, sed pluraj
akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas
nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per
tiu babilacxo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min,
bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; cxar mi mem estas farmisto
kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorcxo! Mi diras, ke
mi mem estas filo de farmisto; cxar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj
gepatroj, estis terkulturistoj.

SEKRETARIO

(genue) Ahx, Via Mosxto! estu kompatema pro lia malricxa edzino; cxar
el kio sxi nutru patrinon kaj infanojn?

JEPPE

Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe.

SEKRETARIO

Ahx, Sinjoro! estas tiom cxarma, bela virino.

JEPPE

Nu? Eble vi mem amas sxin, cxar vi tiom zorgas por sxi? Enkonduku
sxin.

(La virino envenas kaj kisas lian manon.)

JEPPE

Cxu vi estas la edzino de la intendanto?

VIRINO

Jes, mi estas, Via Mosxto.

JEPPE

(tusxas sxian mamon) Vi estas bela. Cxu vi volas kusxi kun mi
cxinokte?

VIRINO

Via Mosxto ordonas en cxio; cxar mi estas en Lia servo.

JEPPE

(al la intendanto) Cxu vi permesas, ke mi kusxos kun via edzino
cxinokte?

INTENDANTO

Mi dankas al Via Mosxto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo.

JEPPE

Jen! Metu segxon por sxi; sxi mangxu kune kun mi.

(Sxi eksidas cxe la tablo, mangxas kaj trinkas kun li; li farigxas
jxaluza al la sekretario kaj diras:)

JEPPE

Vi spertos akcidenton, se vi rigardas sxin.

(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas
sian rigardon de sxi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan
amkanton, dum li sidas cxetable kun sxi; li ordonas ke oni ludu polan
dancon, kaj dancas kun sxi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine
la kvaran fojon li restas kusxanta kaj endormigxas.)

BARONO

(kiu gxis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni
gajnis la ludon; sed preskaux ni mem staris en moko; cxar li intencis
nin tirani, pro kio ni aux devus vanigi la historion, aux lasi nin
malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni,
kiom tiranaj kaj arogantaj farigxas tiaj homoj, kiuj el la koto
tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaux estis malfelicxa
momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; cxar se li min batus,
estus malagrabla historio, kiu jxetus sur min ne malpli da mokado ol
sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraux iom
dormi, antaux ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn
farmistvestajxojn.

ERIK

Aj Sinjoro! li jam dormas kiel sxtono; jen vidu! mi povas lin bati,
li tion ne sentas.

BARONO

Elkonduku lin, kaj finu la komedion.




KVARA AKTO


UNUA SCENO

(Jeppe kusxas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestajxoj. Li
vekigxas kaj krias:)

JEPPE

Hej, Sekatario! Cxambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek!

(Rigardas cxirkauxen kaj frotas siajn okulojn same kiel antauxe,
palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan largxan cxapelon, frotas
la okulojn kaj turnas la cxapelon cxiuflanken, rigardas siajn
vestajxojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:)

Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedauxrinde rekonas
cxion, mian kusxejon, mian jakon, mian malnovan kornul-cxapelon, min
mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj,
sidi cxetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaux la segxo. La
felicxo bedauxrinde neniam dauxras longe. Ahx, ahx! ke mi, kiu estis
tia sinjora Mosxto antaux nelonge, vidu min en tia acxa stato, mia
ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita cxapo malnova
kornulcxapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro
resxangxita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekigxis, ke
mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la
esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de
miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi
revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi
vekigxis, preni glason da kanajlo-sek', sed ricevis, por dece paroli,
fekbulon en la manon. Ahx, ahx, Jeppe! tiu logxado en Paradizo
dauxris mallonge, kaj via gxojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias,
cxu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankorauxfoje endormigxos?
Ahx, ahx! ke tio okazu al mi! Ahx, ke tio revenu!

(Kusxigas sin por dormi.)


DUA SCENO


NILLE

Cxu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas
esti? Aux la diablo prenis lin, aux, kion mi pli timas, li sidas en
gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu
drinkemulo dek du sxilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas?
Cxu li ne kusxas ronkante tie en la sterko? Ahx, mi kompatinda homo,
kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu suficxe multekoste.

(Sxteliras silente kaj donas al li frapon de "Majstro Erik" sur la
pugo.)

JEPPE

Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial
oni batas min? Aj!

NILLE

Mi tuj instruu al vi kio estas.

(Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.)

JEPPE

Ahx, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi.

NILLE

Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis
acxeti?

JEPPE

Mi ne povis atingi la urbon, Nille!

NILLE

Kial vi ne povis atingi la urbon?

JEPPE

Survoje mi estis levita al Paradizo.

NILLE

Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo!
(batas lin denove). Vi ecx volas mistifiki min, cxu?

JEPPE

A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron.

NILLE

Kio estas vero?

JEPPE

Ke mi estis en Paradizo.

(Nille ripetas: En Paradizo! kaj dauxre frapas lin.)

JEPPE

Ahx, karega Nille! ne frapu min plu!

NILLE

Rapide, konfesu kie vi estis, aux mi murdos vin.

JEPPE

Ahx, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min.

NILLE

Do, konfesu.

JEPPE

Jxuru, ke vi ne plu batos min.

NILLE

Ne.

JEPPE

Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomigxas Jeppe sur la Monto,
estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos
vin auxdi.

(Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.)


TRIA SCENO


NILLE

(sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni
plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo.
Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis
je mia kosto, li ankaux honeste pro tio pentu; cxar dum du tagoj li
ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la
fantaziajxoj pri Paradizo.


KVARA SCENO

(Tri armitaj viroj venas.)


TRI VIROJ

Cxu ne cxi tie logxas viro, kiu nomigxas Jeppe?

NILLE

Jes, li logxas.

TRI VIROJ

Cxu vi estas lia edzino?

NILLE

Jes, bona Dio, bedauxrinde!

TRI VIROJ

Ni devas paroli kun li.

NILLE

Li estas tute ebria.

TRI VIROJ

Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aux akcidento okazos al la tuta domo.

(Nille eniras, kaj elpusxas Jeppe kun tia rapideco, ke li
renversas unu el la tri viroj kun si laux la planko.)


KVINA SCENO


JEPPE

Ahx, ahx, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas
vivacxi.

TRI VIROJ

Vi nenian alian traktadon meritas; cxar vi estas krimulo.

JEPPE

Kion malbonan mi do faris?

TRI VIROJ

Tion vi tuj scios antaux la tribunalo.


SESA SCENO

(Jeppe. La tri viroj. Jugxisto. Du advokatoj. Atestanto.)


(La jugxisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia
segxo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaux la tribunalon.)

ATESTANTO

(antauxenpasxas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro
Jugxisto, kiun ni ateste vidis ensxteligxi en la domon de la Barono,
sxajnigi esti Lia Mosxto, surmeti liajn vestajxojn, tirani liajn
servistojn; kaj cxar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni
postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel
fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj.

JUGXISTO

Cxu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; cxar
ni volas neniun kondamni neauxditan.

JEPPE

Ahx, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon,
sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis acxeti
sapon. Krome mi konfesas, ke mi jxus estis en iu kastelo. Sed kiel mi
tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias.

UNUA ADVOKATO

Jen Jugxisto mem auxdas el lia propra konfeso, ke li ebriigxis kaj en
ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, cxu tia
kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke
ne! Cxar tiel nek malcxasteco nek murdo estus punebla; cxiu ajn
sercxus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj,
kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne
plibonigxas; cxar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni
punpagu kiam oni senebriigxas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro
jxus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi,
kaj sxajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne
povis savi lin de la morto. Cxar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por
aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi
la proceson.

DUA ADVOKATO

Estimata sinjoro Jugxisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga,
ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus
pliaj atestantoj. Simplanima farmisto ensxteligxus en la biendomon de
Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian
vizagxon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-cxambron de
Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestajxojn de Sinjoro, sen esti
observata de iu? Ne, sinjoro Jugxisto! oni povas vidi, ke estas
fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas,
ke li estu absolvata.

JEPPE

(ploranta) Bona Dio benu vian busxon! Mi havas pecon da tabako en mia
pantalonposxo, se vi ne volas rifuzi; gxi estas suficxe bona por cxiu
honestulo, kiu volas macxi.

DUA ADVOKATO

Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas
donacon aux trinkajxon, sed okazas sole pro kristana kompato.

JEPPE

Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio
estas tiom honestaj.

UNUA ADVOKATO

Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio bazigxas
nur sur supozoj. Cxi tie ne estas demando cxu estas versxajne ke tia
ago povas okazi aux ne; pruvoj prezentigxas ke okazis, pruvoj kaj de
atestantoj kaj de lia propra konfeso.

DUA ADVOKATO

Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi
opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove
pridemandi lin.

JUGXISTO

Auxskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Cxu vi konfesas tion, pro
kio oni akuzas vin?

JEPPE

Ne! mi faros sanktan jxuron, ke estas mensogo cxio, kion mi jxuris
antauxe; cxar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj.

UNUA ADVOKATO

Sinjoro Jugxisto! mi firme opinias, ke ne rajtas jxuri iu, kontraux
kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis
sian krimon.

DUA ADVOKATO

Mi opinias, ke jes.

UNUA ADVOKATO

Mi opinias ke ne.

DUA ADVOKATO

Cxar la akuzo aspektas tiom strange.

UNUA ADVOKATO

Neniuj cirkonstancoj helpas kontraux atestantoj kaj konfeso.

JEPPE

(mallauxte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe
ekkaptus la jugxiston, kaj drasxus lin tiom, ke li forgesus kaj
legxon kaj preskribon.

DUA ADVOKATO

Sed auxskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro,
la viro tamen ne meritas punon; cxar li ja nenion malbonan faris sur
la bieno, nek murdon nek sxtelon.

UNUA ADVOKATO

Tio estas indiferenta; _intentio furandi_ egalas _furtum_.[6]

[Piednoto 6--Latinfrazo: intenco sxteli egalas sxtelon.]

JEPPE

Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos!

UNUA ADVOKATO

Cxar egale cxu li kaptigxas kiam li volas sxteli, cxu kiam li estas
sxtelinta, li tamen estas sxtelisto.

JEPPE

Ahx, sinjoro Jugxisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu
flanke de mi.

DUA ADVOKATO

Cxesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fusxas vian aferon per tio.

JEPPE

Kial do vi ne respondas? (mallauxte:) Li staras kiel stulta bruto.

DUA ADVOKATO

Sed kiel atestigxas tiu _furandi propositum?_[7]

[Piednoto 7--Latinfrazo: sxtelada deklaro.]

UNUA ADVOKATO

_Quicunqve in aedes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus
grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8]

[Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas,
devas esti rigardata kiel sxtelisto aux nokta tumultulo, kaj tial
kulpa, do...]

DUA ADVOKATO

_Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9]

[Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antauxan, ke li certe enrompis.]

UNUA ADVOKATO

_Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10]

[Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da lauxrajtaj
atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.]

DUA ADVOKATO

_Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11]

[Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aux perforte
aux per timo.... ]

UNUA ADVOKATO

Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas
nur legximplikoj.

[Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?]

DUA ADVOKATO

Ne, vi aplikas legximplikojn.

UNUA ADVOKATO

Pro tio neniu honesta viro kulpigu min.

(Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaux la
unuan advokaton kaj detiras ties perukon.)

JUGXISTO

Respektu la tribunalon! Cxesu; mi jam havas suficxe.

(Legas la verdikton:)

"Cxar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de
Jeppe samloke, konvinke kulpigxis, kaj de legxaj atestantoj kaj de
sia propra konfeso, pro ensxteligxo en la kastelon de la Barono,
surmeto de ties vestajxoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li
kondamnigxas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo
estu pendigata."

JEPPE

(surgenue) Ahx! ahx! Estimata Jugxisto! Cxu ne estas pardono?

JUGXISTO

Ne, neniel. La verdikto tuj efektivigxu en mia cxeesto.

JEPPE

Ahx, cxu mi ne ricevu glason da brando unue, antaux ol mi trinkos la
venenon, por ke mi mortu kuragxa?

JUGXISTO

Jes, tion ni povas permesi.

JEPPE

(trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Cxu
ne estas pardono?

JUGXISTO

Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue.

JEPPE

Ahx, neniam estas tro malfrue. La Jugxisto ja povas sxangxi la
verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam
ofte okazas; cxar ni ja cxiuj estas homoj.

JUGXISTO

Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; cxar vi
jam ricevis la venenon kune kun la brando.

JEPPE

Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx,
adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu
vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte!
Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi
ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du
gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu
fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun
beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto
de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj
sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago,
kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi
farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta)

JUGXISTO

Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono.
Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur
sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos
kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.)




KVINA AKTO


UNUA SCENO

(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.)


NILLE

(sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu
eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo!
Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx!
Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran
konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian
mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia
propra vivo kaj mia sango!

(Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la
dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en
pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj
parolas al sxi.)

JEPPE

Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen
kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi
rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo.
Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone
flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga
frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus.

NILLE

A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas
paroli?

JEPPE

Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon.

NILLE

Ahx mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta?

JEPPE

Mi mem ne scias kial. Sed auxdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro,
kaj sercxu por mi por ok sxilingoj da brando; cxar mi soifas pli nun,
ol kiam mi estis vivanta.

NILLE

Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Cxu vi ne drinkis
suficxe dum via vivanta vivo? Cxu vi besthundo ankoraux soifas, nun
kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko.

JEPPE

Tenu la busxacxon, vi kotino! kaj kuru tuj sercxi brandon. Se vi ne
faros, Diablo splitu min, cxu mi ne fantome vizitu vin cxiun nokton
en la domo. Sciu ke mi ne plu timas "Majstron Erik"; cxar nun mi ne
sentas batojn.

(Nille kuras por sercxi "Majstron Erik", revenas kaj batas lin
pendantan de la pendigilo.)

JEPPE

Aj, aj, aj! cxesu Nille! cxesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj!

JUGXISTO

Auxdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos
vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo.

NILLE

Ahx ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! cxar li ne meritas vivi.

JUGXISTO

Fi! vi estas malbona virino; foriru aux ni pendigos vin flanke de li.

(Nille forkuras.)


DUA SCENO

(Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.)


JEPPE

Ahx, bona sinjoro Jugxisto! Cxu estas certe, ke mi denove estas tute
vivanta, aux cxu mi fantomas?

JUGXISTO

Vi estas tute vivanta; cxar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el
la vivo, povas ankaux reverdikti vin en la vivon. Cxu vi ne komprenas
tion?

JEPPE

Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas
reaperanto, kiu fantomas.

JUGXISTO

Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas
ajxon de vi, povas ja gxin al vi redoni.

JEPPE

Permesu do al mi pendigi la Jugxiston nur pro sxerco, kaj vidi cxu mi
poste povos reverdikti lin al la vivo?

JUGXISTO

Ne, tio ne estas farebla; cxar vi ne estas jugxisto.

JEPPE

Sed cxu mi do denove estas vivanta?

JUGXISTO

Jes, vi estas.

JEPPE

Kaj tial mi ne fantomas.

JUGXISTO

Certe ne.

JEPPE

Kaj ne estas reaperanto?

JUGXISTO

Ne.

JEPPE

Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antauxe?

JUGXISTO

Jes.

JEPPE

Ke mi ne estas fantomo?

JUGXISTO

Ne, certe ne.

JEPPE

Bonvolu jxuru por mi, ke tio estas vero.

JUGXISTO

Jes, mi jxuras al vi, ke vi estas vivanta.

JEPPE

Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero.

JUGXISTO

Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj
rejugxi al vi la vivon.

JEPPE

Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis
min.

JUGXISTO

Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin,
kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka
tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano.

(Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.)


TRIA SCENO


JEPPE

(sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne
okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj
historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan
horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen vivigxinta
pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke
kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas
mortintojn, ili revivigxas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando
gustos delikate post tiaj travivajxoj.--Hej, Jakob sxuisto, elvenu!


KVARA SCENO


JAKOB

Bonvenon reen de la urbo! Cxu vi ricevis la sapon por via edzino?

JEPPE

Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Cxapon sub la brakon!
Cxar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi.

JAKOB

Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne
avaras cxiutagan sxilingon; tial mi ne konsideras tro pedante.

JEPPE

Cxapon sub brakon, mi diras, vi skuster!

JAKOB

Kio okazis al vi survoje, ke vi farigxis tiel hispaneca?

JEPPE

Sciu, ke mi pendigxis, post kiam mi parolis kun vi.

JAKOB

Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun felicxon mi ne envias al vi.
Sed auxskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian
fecxon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por
fari kvereladon.

JEPPE

Rapide cxapon sub brakon, fripono! Cxu vi ne auxdas kiel sonoras en
mia posxo?

JAKOB

(kun la cxapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon?

JEPPE

El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue
versxu glason da medo; cxar mi estas tro fiera por trinki danan
brandon.

JAKOB

Je via sano, Jeppe!

JEPPE

Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi
endormigxis; kiam mi vekigxis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria
denove per kanajlo-sek; kiam mi farigxis ebria de kanajlo-sek, mi
revekigxis sur sterkejo; kiam mi vekigxis sur la sterkejo, mi denove
kusxigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la
baronejon; sed mi spertis, ke ne cxiam tiel eblas; cxar mia edzino
vekis min pere de "Majstro Erik" kaj tiris min en la domon per la
haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Jxus en la domo,
mi estis pusxata eksteren, kapon antauxen, kaj vidis min inter aro da
gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per
veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis
pendigita, mi ree farigxis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta,
mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj
povas okazi, mi lasas al vi pripensi.

JAKOB

Ha, ha, ha! Estas songxo, Jeppe.

JEPPE

Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaux mi kredus, ke estas
songxo. Ankoraux unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu
frenezajxo, sed trinki por mi gxis honesta ebrio.

JAKOB

Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha!

JEPPE

Vi eble ne povas kompreni, Jakob?

JAKOB

Ne, ecx ne se mi starus sur mia kapo.

JEPPE

Sed tamen povas esti vero, Jakob; cxar vi estas malsagxulo kaj ecx ne
komprenas pli simplajn aferojn.


KVINA SCENO

(Magnus, Jeppe, Jakob.)


MAGNUS

Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis
al viro, kiu nomigxas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria,
dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestajxoj, metis en
la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li
estas la Sinjoro, kiam li vekigxis; denove ebriigis lin, kaj remetis
lin en liaj malnovaj, malpuraj vestajxoj sur sterkejon, kaj jen li
vekigxis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaux ridis min
morta, kiam mi auxdis tiun historion de la asistantoj de la
intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha,
ha, ha!

JEPPE

Kiom pagi, Jakob?

JAKOB

Dek du sxilingojn.

(Jeppe visxas sian busxon kaj foriras tre hontema.)

MAGNUS

Kial tiu ulo tiom rapide foriris?

JAKOB

Estas gxuste la sama viro, kun kiu oni ludis la sxercon.

MAGNUS

Cxu eblas? Mi devas postkuri.--Auxdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas
en la alia mondo?

JEPPE

Lasu min iri en paco.

MAGNUS

Kial vi ne tie pli longe restis?

JEPPE

Kiel tio vin koncernas?

MAGNUS

Ej, rakontu ion pri tiu vojagxo.

JEPPE

Lasu min trankvila, mi diras; aux vi spertos akcidenton.

MAGNUS

Ej, Jeppe! mi multe sxatus scii ion pri tio.

JEPPE

Jakob sxuisto! Helpu! cxu vi toleras, ke oni perfortas min en via
domo?

MAGNUS

Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la
alia mondo?

JEPPE

Huj! Helpu! Helpu!

MAGNUS

Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie?

JEPPE

Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi
kaj aliaj kanajloj venos post la morto.

(Liberigas sin kaj forkuras.)


SESA SCENO

(Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.)


BARONO

Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi
havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik,
vi havos cxe mi altan meriton.

ERIK

Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar
se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion.

BARONO

Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion,
ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik,
anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same.

ERIK

Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar
tia sxerco kostus tro multe.

BARONO

Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste
sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel
ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos
vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj
ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia
ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj
aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili
farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al
tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj
jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo
kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx
kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux
opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro
de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum
siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj
ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas
sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la
dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en
akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe
kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun
delikatan historion.

(Al la spektantoj:)

  El tiu aventuro nun ni lerni devu,
  ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu.
    Pli riske tio estas, ol teni en subprem'
    Tiun, kiu grandas pro virto de si mem.

  Do se farmist' tro tuje al regad' atingos,
  anstataux sceptron skurgxon li baldaux sur nin svingos.
    Kaj por auxtoritato tiranon ni ekhavos.
    Vilagxa Nero do cxe la stirilo staros.

  Cxu Kajus aux Falaris[13] sin montris pli tirano,
  ol per rabia povo tiu kamparano.
    Per brancxo, pendigil' kaj rad' minacis nin
    farmisto tiu antaux ol maturigi sin.

  Ni tial estron de plugilo ne plu prenu.
  Farmisto al la trono ne senpere venu.
    Cxar jen el sia stato humila vilagxan'
    sxangxigxus pro la povo baldaux en tiran'.


[Piednoto 13--Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris
(tirano en Agrigento). Ambaux estis kruelaj regantoj.]






End of the Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO ***

***** This file should be named 27170.txt or 27170.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/2/7/1/7/27170/

Produced by Andrew Sly and Team Esperanto

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
